Ateismo
Bulteno de Ateista Tutmonda
Esperanto-Organizo
http://ateisto.org
N°21
Novembro de 2015
Novembron
2015
Vorto de la redaktoro
Mi ne bedaŭru ke venis sufiĉe granda
kvanto da artikoloj ĉifoje, sed mia enkonduko
tial estu escepte mallonga. Nu, du trionoj de ĉi
tiu numero estas okupataj de la tre interesa
eseo (Esperanto kaj Ateismo) de D.Blanke.
De la lasta numero okazis UK en Lille, kaj
ĉi-kongrese niaj agadoj estis aparte sukcesaj,
laŭ diversaj kriterioj : deko da novaj membroj,
salon-plena partopreno al la debato pri
“Ateismo kaj la rajto je libera esprimiĝo”.
Pluraj laŭtvoĉe legis siajn kontribuojn al la
debato. Kelkajn mi kolektis kaj publikigas.
Rilate al la pluraj proponoj pri nova
simbolo de ATEO, voĉdonado inter la
ĉeestantoj montris, ke ĉiuj proponoj havas
siajn subtenantojn, ankaŭ la propono, ke
ATEO entute ne havu ŝildon. Tamen,
malgranda plejmulto opiniis, ke ni retenu nian
ekzistantan simbolon, nur forigante la literon
A (kiu origine signifis "Ameriko" kaj ne
"Ateismo"). Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis
proponojn pri nova simbolo !
"Helpu ! Nia revuo estas en danĝero !"
Aliteme, jam antaŭ pli ol unu jaro, mi
unuafoje atentigis ke mi ĉesigos mian
redaktorecon fine de 20 1 5 . Ni esperis ke la
UK estos oportuna momento por trovi
anstataŭanton. Ve ! Gis nun neniu
respondis pozitive.
Tre bonvena estos ies sinpropono. Ni
antaŭdankas.
Christian Riviere (Francujo)
Ateismo kaj la rajto je libera
esprimiĝo
(kongresa temo)
Unua parto :
Kiam mi legis la temon en la bulteno "Ateismo",
mi unue penis kompreni la temon kaj tial, serĉis
la signifojn de la vortoj.
Unue, ateismo :
Laŭ PIV, ateismo estas doktrino kiu neas la
ekziston de dioj aŭ Dio. Kaj doktrino estas aro
de la principoj kaj sistemaj teorioj kiujn
instruas iu religio, filozofio, scienco, politika
partio.
Laŭ vikipedio : Ateismo estas grekdevena vorto
kiu signifas sendiismon aŭ di-neismon.
Tamen, laŭ PIV : -ismo estas : sufikso
montranta sistemon kiu trudas al personoj sub
ĝia influo difinitan konduton ; ĝi sekve aplikiĝas
al : doktrino, movado aŭ sistemo de iu persono
kaj de ties sekvantoj ; doktrino aŭ sistemo rilata
al iu temo.
Trudi : devigi iun kontraŭ lia/ŝia volo al io
malagrabla, devige akceptigi ion al iu.
Resume : Jam la temo pripensigis min. Por
multaj homoj la ismoj estas trudaj doktrinoj.
Do, parenteze, mi titolus nian bultenon :
"Sendia", "la Sendiulo", aŭ "Sendiulo".
(Espereble, tiu nomo ne estas jam uzata de alia
organo). "Sendiulo" montras "staton" sen ideo de
tmdo.
Dua parto :
Cu ni volas trudi la sendiecon aŭ ĉu ni nur
volas prireklami, montri, konigi nian
senkredecon ? Mia opinio estas ke ni ne devas
tmdi nian senkredecon sed prireklami, konigi
ĝin, dirante, ekzemple, tutsimple : mi estas
sendia. (en franca lingvo : je suis un mecreant)
La diskuto povus esti tia : - mi estas sendia -
kial ? - la sciencaj scioj nun pruvas la erarecon
de la Libroj (Biblio, Evangelio, Korano, Torao
ktp...). - donu ekzemplojn ! - La kreiĝo de Tero
paĝo 2
ATEO 21
2015
Novembron
kaj de la universo laŭ la Libroj estas erara. - vi
ne respektas la religiojn ! - vi, respektu la
individuan liberecon. Mi rajtas esprimiĝi kiel mi
volas.
Ĉu oni ankaŭ rajtas diri : la dioj, samkiel
Avofrosto, ne ekzistas. Tio estas mokado, sed
trudi la ekziston de dio aŭ dioj estas
kontraŭlibere, kaj trudi preceptojn laŭ la laŭdire
Sanktaj Libroj estas ankoraŭ pli kontraŭlibere.
Kompreneble, por diri mokadon, la esprimiĝo
devas esti plene libera. La libera esprimiĝo estas
parto de la individua libereco kaj la libereco
estas valoro kiun oni aprobas aŭ ne. Mi
memorigas al vi kio estas la libereco :
"La libereco estas la stato de homo aŭ popolo,
kiu ne suferas de devigoj, de submetoj aŭ de
servodevoj farataj de alia homo, de tirana
potenco aŭ alia potenco, kaj ankaŭ la libereco
estas la stato de homo aŭ popolo kiu uzas tiun
rajton ne malhelpante la liberecon de la aliaj. "
Kiam oni submetiĝas al iu religio kaj al ties
institucioj, tio nomiĝas "submetiĝo" /
"soumission" en la franca lingvo.
Tria parto :
La esprimiĝo devas esti libera kaj ankaŭ la
libereco devus esti konstitucia kaj leĝa valoro.
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Artikolo 19. Ciu havas la rajton je libereco de
opinio kaj esprimado ; ĉi tiu rajto inkluzivas la
liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj,
kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj
ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la
landlimoj.
La demando devus esti : Kiu lando, kiu registaro
aprobas la valoron "Libereco". Instinkte, mi
dirus "neniu". Necesus, certe, listi ĉiujn landajn
aŭ regionajn konstituciojn. Necesus listi ĉiujn
leĝojn kiuj ofte kontraŭdiras la konstituciojn,
necesus listi ĉiujn sociajn kaj religiajn ordonojn
kiuj estas cititaj en la laŭdire Sanktaj Libroj.
Do, necesus legi la Librojn pri hinduismo,
budhismo, judismo, kristanismo, islamo ktp...
Ankaŭ necesus listi la realajn eventojn kiuj
okazas en la diversaj landoj. Vasta laboro !
Ankaŭ necesus analizi la laŭdire demokratiojn.
Parenteze : la politikistoj elstarigas ofte la
demokration. Tamen, oni sciu ke la demokratio
estas nur la povo de la plimulto de la homoj de
iu lando kiuj balotas aŭ voĉdonas. Ofte la
rezulto de iu baloto malpermesas la individuan
liberecon. Oni devas mediti pri tio kaj ne
konfŭzi la du ideojn "libereco" kaj "demokratio".
Koncerne la religiojn, devas esti du kondiĉoj. La
lando devas esti laika, t.e. la disigo inter la ŝtato
kaj la eklezio devas esti plena. Ne nur la
institucioj sed ankaŭ la preĝejoj devas esti
venditaj, la preteksto de la kulturo por restaŭri la
preĝejojn per la impostoj estas friponaĵo. La
restaŭrado devas esti pagita de la religianoj kaj
de tiuj kiuj opinias ke la preĝejoj estas kulturaĵo.
Tio nomiĝas "libereco" kaj "respondeco". Ankaŭ
la laikeco ne estas sufiĉa. La privataj aferoj ne
devas iri trans la limon de la individua libereco.
Kvara parto.
Cu oni rajtas kontraŭdiri la religiojn, moki la
religiojn ? Se oni havas la rajton je libera
esprimiĝo, oni rajtas moki kaj tial oni devus havi
la rajton moki la religiojn. Tamen en multaj
landoj oni ne rajtas moki aŭ tutsimple diri sian
opinion, kaj reale eĉ en la oficialaj liberaj landoj
malgraŭ bonaj leĝoj, oni ne rajtas esprimiĝi
libere pro sociaj kutimoj. En Francujo, oni rajtas
moki la religiojn sed la lukto por konservi tiun
rajton estas senfina. Necesas diri ankaŭ ke la
kugloj ne agnoskas la leĝojn kaj siblas kelkfoje
danĝere. Mi pensas (sed mi povas erari) ke moki
la religiojn ne helpas al la plimultiĝo de la
sendiuloj kaj al la pligrandiĝo de la libereco. Pli
efike estus proklami ke ni estas sendiaj kaj
kuraĝigi la homojn membriĝi grandkvante al nia
asocio. Granda kvanto da sendiuloj bone
listitaj en nia asocio nin fortigos.
Ahado Michel (Francujo)
Dum la pasintaj jaroj mi rimarkis, ke ankaŭ
en la esperanto-komunumo ekestis riproĉo pri
rasismo, kiam temas pri religikritiko. Tio okazis
pri la ilustrita religikritika infanlibro „Kie ni
povas trovi Dion ? demandis la eta porkido“ de
Michael Schmidt-Salomon kaj Helge Nyncke.
ATEO 21
Paĝo 3
Novembron
2015
Rasismo estas klare difinita nocio, ekzemple
laŭ la franca leĝaro : temas pri diskriminacio
kontraŭ personoj pro origino, sekso, fizika
aspekto, handikapo, seksa orientiĝo, aparteno al
etna aŭ religia gmpo.
Do, tute klare primoko kaj ŝerco pri religiaj
kutimoj ne devas esti konsiderata kiel
diskriminacio, sed kiel libero de opinio. Ili
malegalas al instigo al malamo de homgrupo aŭ
al kalumnio de homgrupo pro religio. Mi
absolute konsentas kun Stephane Charbonnier,
ĉefredaktoro de la franca semajna gazeto
Charlie Hebdo, kiun pasintjanuare murdis
religiaj fanatikuloj. Li dediĉis tutan libreton al la
kritiko de la nocio islamofobio, tute maltaŭga
nocio.
Laŭ li, simple ne eblas insulti religion. Male,
laŭ li estas maljuste aserti, ke religianoj nepre ne
komprenas humuraĵojn. Krome, li ne trovas
bona la klasigadon de civitanoj laŭ religioj. La
nocio de blasfemo laŭ li, ĉefe helpas la
subpremadon de esprimlibero.
PEN-klubo intemacia, do la asocio de poetoj,
eseistoj kaj romanverkistoj konsentis kun tiu
opinio kaj ĉi-jare transdonis la premion pro
agado por esprimlibero, al la redaktoro de
Charlie Hebdo postvivinta la atencon en
januaro. Protestis kontraŭ tio kelkaj anglalingvaj
aŭtoroj, kiuj sen kono de la franca, akuzis la
franclingvan gazeton pri rasismo. Forte subtenis
tiun premiadon aliflanke Salman Rushdie, mem
de jardekoj en vivdanĝero pro dekreto de la
irana ŝtato.
Mia celo ĉi tie ne estas detaligi tiujn publikajn
diskutojn ĉirkaŭ la konata gazeto, sed alvoki
franclingvajn ATEO-anojn esperantigi la supre
jam menciitan libreton de Stephane Charbonnier
„Lettre aux escrocs de 1'islamophobie qui font le
jeu des racistes“ kaj krome atente legi Charlie
Hebdo-n ĉefe priatentante artikolojn, kiuj
pritraktas religikritikajn temojn kaj traduki aŭ
resumi ilin, por ke la internacia legantaro de
ATEO povu profiti de ili.
Mi finas resumante raporteton de Zineb de la 8a
de julio 2015, ĉar ĝi estas esperiga : En Islando la
indigno pro la atencoj kontraŭ la Charlie-Hebdo-
anoj estigis ŝanĝon de leĝo : Oni tie abolis - post
peto de la pirata partio - la kontraŭblasfemajn
leĝojn, kiuj ekzistis ekde 1940. Protestis kontraŭ
tio la katolika eklezio, sed episkopo de la luterana
eklezio (80% de la islandanoj) bonvenigis tiun
ŝanĝon dirante ke la eklezio devas konsenti kun la
modernaj valoroj kaj respekti la esprimliberon !
Maria Merla (Germanujo)
La uzado de libereco por esprimi la propran
penson dependas de la kono de alies penso. « Tot
capita, tot sententia » («Kiom da homoj, tiom da
opinioj ») memorigas la anktivuloj. Por ne ofendi
niajn similulojn, oni bezonas koni iliajn intiman
sentemon, kulturon, morojn, religion kaj fine la
tutan historion de la apartena popolo.
Ekstrema fido pri la propra kredo ne povas
rajtigi malŝaton de alies kredo. Aliflanke simpla
regulo de sana prudento kaj bonedukiteco
postulas malpermeson trudi insultajn epitetojn al
iu ajn, ankaŭ se pravigitan per realaj datenoj, kiel
konsideri iun kontraŭvole nekleran homon
nekompetentulo ; elstrarigi difektojn malbonŝance
havitajn ktp.
Koncerne nuntempan problemon pri pliakrigo
de la religia batalo precipe fare de islamo, estas
nepre kondamninda interŝanĝo de mokoj, priridoj,
vinjetoj celitaj por profunde vundi la animon de la
adresitoj, je la nomo de religia libereco, de nepra
absoluta liberpenso, kiu fakte ne ekzistas kaj ne
povas realiĝi iel ajn, se oni volas eviti reagojn
abnormajn kaj ne inversigeblajn, kun damaĝoj
nereteneblaj por la tuta homa komunumo.
Prudento lumigita de saĝo devas regi ĉian nian
agon, senkonsidere al posedo de la vero, valoro
pure subjektiva kaj necerta, submetita kiel ĉiaj
aĵoj al historia evoluo de la universa vivo. Ci-
rilate mi opinias utile substreki la bonefikan
influon de la budhana penso pri toleremo,
respekto al aliuloj ĉar ni ĉiuj estas parto de la
universa esenco en kiu ni vivas, suferas kaj rajtas
ankaŭ ĝui proporcie al nia akirita grado de
reciproka kompreno. Unuigite en la lukto por
paĝo 4
ATEO 21
2015
Novembron
solvi la neeviteblajn problemojn de kunvivado, ni
povas strebi kaj esperi pri la atingo de internaj
paco kaj sereneco, kiuj nuraj firmigas veran kaj
sanan progreson al la tuta vivo sur Tero, ĉi tiu
malgranda floso, portanto de konscienco pri
senlima universo, kies esplorado okupos la homan
aktivecon dum la venontaj jarmiloj.
Pino Lalli (Italujo)
Sincere, mi ne facile komprenis la rilaton inter
la titolo de nia hodiaŭa debato kaj la ĉi-jara
okazaĵo ĉe Charlie Hebdo. Tion mi ekperceptis
antaŭ-ne-longe. Pro pluraj kialoj :
. nur unu el la du viktimaj lokoj estas sidejo de
gazeto ;
. nur kvin el la dek ok viktimoj estas
desegnistoj (kaj ne ĉiuj estis karikaturistoj pri
religiaĵoj !) ;
. mi supozas ke nur malgranda parto de la
paĝaro de Charlie Hebdo estas dediĉita al
mokado de religioj (tion konfirmis Janine
Dumoulins kiel regula leganto de tiu gazeto) ;
. inter la viktimoj troviĝis kaj nekredantoj kaj
kredantoj, inter kiuj katolikoj, judoj kaj ...
islamanoj (ekz. la celkonscie mortpafita
policisto).
Mi sincere opinias ke la plejmulto kaj de la
kredantoj kaj de la nekredantoj estas sufiĉe
inteligentaj por kompreni ke tiu okazaĵo estas
nenio krom murdo.
Car la amaskomunikiloj gurde elvokis la
problemon de la karikaturoj (tiel responsigante la
viktimojn mem !), mi volonte aldonus kelkajn
vortojn :
Unue, estas evidente ke la tiel nomata « delikto
de blasfemo » ne ekzistas, pro la simpla kialo ke
en respubliko (des malpli en laika respubliko), ĝi
ne havas signifon, eventuale nur religian signifon,
kion ne eblas enkalkuli. Ni ne povas diri « Oni
rajtas blasfemi » nek « Oni ne rajtas blasfemi »
ĉar neniu jura decido povus serioze uzi tiun
terminon.
Due, ni ĉiuj, kiel homoj, devas respekti la
aliajn homojn. Tio estas absoluta devo. Sed tio
tute ne signifas ke respekto de kredoj estas
devigata (cetere en Francujo la plej granda parto
de la kredantaro tion komprenas, akceptas kaj eĉ
aprobas). Eble restas problemeta situacio kiam
oni mokas reprezentanton de iu religio. Nu, estas
klare, ke ne la homon mem oni mokas sed la
religion tra ties reprezentanto, kiu cetere memvole
ne kaŝas siajn konvinkojn.
Trie, estas nekredeble ke oni reparolas pri tio
ĝuste en epoko kiam tiu tradicio (karikatura
desegno) neniam delonge en nia historio estis
tiom malakra, tiom malmulte impertinenta, tiom
mem-cenzurita (ankaŭ tion prave reliefigis Janine
Dumoulins dum nia kongresa kunveno). Cetere,
ni ne forgesu ke ĉirkaŭ la desegnoj normale
abundas artikoloj, kaj nur post ilia legado eblas
decidi pri la vera intenco de la tuto.
Kvare, estas evidente ke ĉirkaŭ mi, multaj anoj
de la katolika religio ja havas sufiĉe da humuro
por ne ofendiĝi pro simpla moko de propra
religio. Certe multaj el ili troviĝas inter la
abonantoj de la satira ĵurnalo. Aliekstreme, mi
ateisto devas rekoni ke mi neniam legis eĉan
linion de Charlie Hebdo (eĉ se mi konas plurajn
el la mortintaj desegnistoj ĉar ili ofte kontribuis
en aliaj naciaj ĵurnaloj). Verdire, mi rekonas ke
mi ne tro ŝatas. Eble humuro mankas al mi.
Konklude, « delikto de blasfemo » ne ekzistas
kaj ne povas ekzisti en Francujo. Pri tio ni ne
cedu, almenaŭ ĉar multaj landoj tra la mondo ne
havas tiun bonŝancon, kaj supozeble envias nin.
Pripenso ekster la kongresa debato :
Debati pri temo rilatanta al iuj "Limoj de la
libereco" ĝenis min. Verŝajne ĝi same ĝenis aliajn
francojn inter la ĉeestantoj, eble eĉ kelkajn
ofendis. Kiu libereco ? Cu la libereco pafi ? Cu la
libereco preĝi ? Cu la libereco pensi ? Ne utilas
debato. Pafi, ne. Preĝi kaj pensi evidente jes. Fina
punkto, ĉar la respondoj estas konataj de pli ol
unu jarcento.
Tiun ĉi temon oni gurde submetas en niaj
amasmedioj, tiel sugestante ke povus esti limoj ne
ankoraŭ difinitaj, ke eble iuj desegnistoj tro libere
ATEO 21
Paĝo 5
Novembron
2015
desegnis, ke eble ili iel kulpus, ke ili devus
minimume sin cenzuri, ke ekzistus "delikto de
blasfemo" (!!), ke eble (ha jen la celo de la
operacio) la leĝo devus esti modifita, eble por
konformiĝi al iu eŭropa integriĝo, ke ni devus
adaptiĝi, ke la laikeco estus akcepto de ĉiuj
religioj, ke ni devus elspezi publikan monon por
helpi la bonajn kredantojn kontraŭ la malbonaj,
privatigi la edukadon de niaj infanoj anstataŭ la
publika edukado de la respubliko ... Haltu !! Tiu
ludo estas tro danĝera. Mi ne fantazias ĉar
bedaŭrinde tiu evoluo estas laŭtage konstatebla en
mia lando. Kio okazis antaŭ kelkaj monatoj estas
nur plia preteksto por rapidigi la procezon. Fine
procezo kiu neeviteble alkondukos nin al ...
limigo de la libereco por ni ĉiuj.
La laikeco estas kompromisa regulo kiu helpas
nin kunvivi, kaj profite al la kredantoj por libere
kredi, preĝi kaj tion elmontri, kaj profite al la
nekredantoj por libere pensi kaj esprimi sian
penson kaj sian rifuzon de obskurismo.
Siaflanke pafistoj estas simple murdistoj. fli
estas nek kredantoj, nek nekredantoj. Tio situas ĉe
tute alia nivelo : juro kaj puno.
Christian Riviere (Francujo)
Esperanto kaj Ateismo
Antaŭrimarko
La sekva teksto baziĝas je germanlingva
originalo kun la titolo „Esperanto und
Atheismus“, kiun ĉe mi mendis la ĉefredaktoro de
la germana revuo „humanismus aktuell“
(humanismo aktuale), organo de „Humanistische
Akademie Berlin-Brandenburg“ (Humanisma
Akademio de [la germanaj federaciaj landoj]
Berlino / Brandenburgio)1.
Sekvante la peton de la redaktoro mi uzis la
eblecon informi la legantaron per specifa teksto
1 Vd. http://www.schattenblick.de/infopool/weltan/human-
vd/whber 175.html (ĉiujn retligojn mi laste kontrolis 10.7.2015)
pri la vivanteco kaj idea multkoloreco de la
esperanta lingvo-komunumo.
Dominique Simeone, vicprezidanto de ATEO,
min petis esperantigi la germanan tekston. A1 li
mi dankas kelkajn sugestojn, korektojn kaj
informojn, same al Raiph Dumain (Waŝingtono),
kiu estis prezidanto de ATEO de 1987 ĝis 2002.
Ĉar la originalo estis dediĉita al germanaj
legantoj, ne multon sciantaj pri Esperanto, mi iom
prilaboris la tekston por la esperantlingvaj
legantoj. Mi krome iom aktualigis kaj kompletigis
ĝin. Tamen la sekva teksto kompreneble ne povos
elĉerpi la temon. Mi ĝojus, se aliaj eble pli bone
informitaj homoj povus pliprofundigi la temon.
1 Religioj en la esperanta lingvo-
komunumo
1.1 La hilelismo / homaranismo de
Zamenhof
Kiel konate la iniciatinto de Esperanto, L.L.
Zamenhof (1859-1917), sekvis du idealojn, kiuj
por li formis certan unuecon. Per politike neŭtrala
lingvo kaj kvazaŭ kosmopolita religio li esperis
fari kontribuon al la unuiĝo kaj interpaciĝo de la
homaro, disigita per malamo kaj interetnaj
konfliktoj.
Lian kosmopolitan religion li nomis
„hilelismo“ laŭ la juda saĝulo Hillel, kiu vivis de
proksimume 60 a.n.e. ĝis proksimume 10 p.n.e.
La tekston pri hilelismo Zamenhof publikigis
unuan fojon en 1906. Prilaboritan formon de
hilelismo li poste nomis „homaranismo“, kiun li
publikigis en 1913 (Zamenhof 1929 : 312-343)3.
Sian mirinde aktualan interpreton pri tio, kio
povus esti „Dio“, Zamenhof formulis jene :
„La plej altan por mi ne kompreneblan Forton,
kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo
materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo
„Dio“ aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la
esencon de tiu „Forto“ ĉiu havas la rajton prezenti
2 a.n.e. = antaŭ nia erao, p.n.e. = post nia erao.
3 Ankaŭ vd. la analizon de Kiselman 2010.
paĝo 6
ATEO 21
2015
Novembron
al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ
la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas
malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri
Dio estas alia ol mia“ (Zamenhof 1929:342).
Ankaŭ en sia poemo ”Preĝo sub verda
standardo” Zamenhof aludis al sia tolerema
koncepto pri Dio. Dum la inaŭguro de la unua
Universala Kongreso de Esperanto (1905 en
Boulogne-sur-Mer) li volis prezenti la kompletan
“preĝon”, sed pro insisto de la malpli religiemaj
kaj pli racionalisme orientitaj francaj organizantoj
li ne prezentis la lastan strofon. Jen ĝi :
“Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj !
Kristanoj, hebreoj aŭ mahomedanoj
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de 1’ homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
A1 frata la celo ni iru obstine
Antaŭen senfine !
Ignorante, ke Zamenhof menciis nur ‘fratojn’
kaj ne ‘fratinojn’ kaj nur ‘filojn’ kaj ne ‘filinojn’,
oni povas vidi en tiu strofo ekumenan bazon, tute
aktualan kaj dezirindan en la nuna tempo, kie t.n.
interreligiaj konfliktoj multas, kvankam en vero
ili ĉefe kaŝas la pli profundajn kialojn, kiuj esence
havas potencpolitikajn kaj ekonomiajn bazojn.
1.2 Aktualaj religiaj grupiĝoj4
La pacifisma-kosmopolita religia filozofio de
Zamenhof havis konsiderindan influon en la
lingvo-komunumo de Esperanto, kiu efikas ĝis la
nuntempo. Eble ĝi kunefikis, ke apud la du
grandaj kristanaj religioj aparte du aliaj religioj
havas adeptojn inter esperantistoj : La religioj de
Bahai-i (Bahao) kaj Omotokyo (Oomoto).
La iranano Baha’u’llah (1817-1892) en 1863
fondis kosmopolitisme orientitan religion, la
bahaismon, kiu nuntempe estas persekutata en
frano (kp. Elalve 1999). La bahaismo havas
adeptojn tutmonde. Gi i.a. pledas por la enkonduko
de intemacia lingvo kaj vidas en la homaro kaj ties
4 La informoj baziĝas je la eldono de la Jarlibro de UEA por
2014.
religioj unuecon.
Baha’u’llah interesiĝis pri Esperanto kaj pledis
por ĝi. Ekde 1973 ekzistas “Bahaa Esperanto-Ligo”
(BEL) kun la organo “La BEL-Monda Letero”.
La japana Omotokyo-religio (kp. Lins 1975 ;
Gilkey 1980), estis fondita en 1892 de Deguchi
Nao (1836-1918) kaj grave influita de Deguchi
Onisaburo (1871-1948).
La adeptoj de tiu ĉi same kosmopolite orientita
religio esperas pri monda paca regno, laŭ la
formulo „Unu mondo - Unu Dio - Unu Lingvo“.
Pri ambaŭ religioj de tempo al tempo aperas
modeme faritaj materialoj. Tio aparte validas por la
„Esperanto-Populariga Asocio“ (EPA) de Oomoto,
kiu eldonas revuon kaj ankaŭ okazigas bone
vizitatajn kultur-aranĝojn kadre de la universalaj
kongresoj.
En Koreio estiĝis alia religio, la Ŭonbulismo,
kies esperantlingvaj adeptoj kolektiĝis en la
„Esperantista Asocio de Ŭonbulismo“ (EAŬ).
Multe pli grandan influon en la Esperanto-
movado havas la kristanaj Esperanto-organizaĵoj
(Matthias 2001).
Jam en 1910 estis fondita la „Internacia Katolika
Unuiĝo Esperantista“ (IKU), kiu ekde tiam
eldonadas la revuon „Espero Katolika“. Ekde 1977
Radio Vatikano periode disaŭdigas programojn en
Esperanto. La esperantistoj evangeliaj (aŭ
protestantaj) en 1911 fondis la „Kristanan
Esperantistan Ligon Intemacian“ (KELI), kies
organo estas „Dia Regno“.
A1 la variantoj de kristanaj religioj, kiuj
aktivadas en la esperanta lingvo-komunumo, ankaŭ
apartenas la fondita en 1921 „Kvakera Esperanto-
Societo“ (KES) kaj la meze de la 1 990a' jaroj en
Bulgario fondita „Tutmonda Ortodoksa Ligo
Esperantista“ (TOLE). Krome menciindas la „Por-
Esperanta mormomano“ (PEM).
Ankaŭ alia granda religio finfine estas
reprezentita inter esperantistoj, la islamo pere de
„Islama Esperanto-Asocio“ (fondita proksimume
fine de la 199(Ŭ jaroj).
Pluaj religiaj resp. religi-filozofie orientitaj
ATEO 21
Paĝo 7
Novembron
2015
- , "Se Dio ekzistas,
li pruvu tion,
kaj se li ne ekzistas,
li kuraĝu konfesi tion. "
"Si Dieu existe, qu 'il le prouve,
et s 'il n 'existe pas, qu 'il ait le
courage de 1'avouer... "
organizaĵoj estas la „Budhana Ligo Esperantista“,
kaj la „Hilelisma Esperanto-Komunumo“ (HEK,
fond. 2001).
A1 esoteraj sektoj kalkuleblas la aparte en
Brazilo aktiva „Spiritisma Eldona Asocio F.V.
Lorenz“ (fond. 1975, organoj, Komunikoj’ kaj
,Almanako Lorenz’). Same la „Martinus-Instituto“,
kiu disvastigas la Martinus-kosmologion (fonditan
de la dano Martinus [1890-1981] kun revuo
„Kosmos“). La ,,Amikaro Bmno Gr5ning“ estis
fondita de Grete Hausler en 1979 por disvastigi la
instruon de Bruno Grdnkowski (1906-1959),
homo kiu sub la nomo Bruno Grdning sin
prezentis kaj agis kiel (mirakla) sanigisto.
Preskaŭ ĉiuj el la menciitaj religioj disponas
ankaŭ en Esperanto pri siaj ĉefaj verkoj. Tio
validas por la Biblio (pluraj tradukoj, vd. Blanke
2014) same kiel por la Korano (du tradukoj).
Kiel Frank Stocker montris en sia sociologia
analizo pri Germana Esperanto-Asocio ĉ. unu
triono (32%) de la enketitoj ne sentas sin ligita al iu
religia komunumo (Stocker 1996:23). Nikola Raŝiĉ
(1994:145) enketis en intemacia kadro kaj mencias
39% da senreligiuloj.
Oni do povas konkludi, ke en la esperantlingva
komunumo la influo de la religioj estas
konsiderinda. Ne eblas al mi karakterizi la fortecon
de la unuopaj gmpiĝoj. Sed verŝajne la kristanaj
IKUE kaj KELI havas la plej multajn membrojn.
2 Ateistoj kaj liberpensuloj en la
esperanta lingvo-komunumo
2.1 Antaŭ la Unua Mondmilito -
impulsoj el Francio
Pro la relative fma influo de religioj en la
esperanta lingvo-komunumo kaj la publikigado de
rilataj materialoj, ne mirigas, ke jam du jardekojn
post la apero de la Unua Libro estiĝis klopodoj
publikigi ankaŭ ateismajn materialojn en
Esperanto. Aparte socialdemokrate orientitaj
laboristaj esperantistoj en 1906 fondis la
internacian organizaĵon „Paco.Libereco“, kiu post
la unuiĝo kun la franca laborista Esperanto-
organizaĵo en 1910, sinnomis „Liberiga Stelo“. Tiu
ĉi organizaĵo publikigis la unikan periodaĵon
„Intemacia Socia Revuo“ (1907-1913)5, en kiu
aperis multaj socikritikaj kaj religikritikaj
materialoj. Ekz. en 1911 la redaktoroj de la revuo
aperigis la broŝuron „Krimoj de Dio“ de Sebastian
Faure (1858-1942), konata franca anarkiisto, kiu
ludis gravan rolon en la Dreyfus-afero. Post la
Unua Mondmilito la „Intemacia Socia Revuo“
ldopodis reaperi, sed en 1920 aperis nur ses
numeroj.
Dum la 3-a Universala Kongreso 1907 en
Cambridge la aktivulo de „Liberiga Stelo“
Ferdinand Blanagarian kaj la pacifisto Gaston
Moch (1859-1935) iniciatis la fondon de la
„Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj“.
Tiu organizaĵo de 1907-1914 publikigis la revuon
„Libera Penso“, kiun redaktis Rene Deshays (1870-
1940). Inter la honoraj membroj de la Societo i.a.
estis la verkisto Lev Tolstoj (1828-1910) kaj la
hispana reformpedagogo Francisco Ferrer
Guardia (1859-1909)6
5 Informojn pri diversaj revuoj mi i.a. ĉerpis el la „Bibliografio
de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto“ (Hernandez
Yzal/Mathe/Molera 2010).
6 https://de.wikipedia.org/wiki/Francesc Ferrer i Gu%C3%A0
rdia.
paĝo 8
ATEO 21
2015
Novembron
2.2 Post la Unua Mondmilito
2.2.1 Impulsoj el Germanio
Post la Unua Mondmilito ekzistis esperoj pri
paca estonteco de la homaro. Sociaj utopioj trovis
fekundan grundon. La Ligo de Nacioj akceptis
raporton pri Esperanto7 *. Ĝi ne havis la esperitan
rezulton, sed tamen pozitive en la socio influis
sintenojn pri Esperanto. La lingvo disvastiĝis
aparte inter la politike ĉiam pli vigla laboristaro, ne
nur en Eŭropo, sed i.a. ankaŭ en Azio (aparte en
Ĉinio kaj Japanio). Jam la komencoj de la laborista
Esperanto-movado antaŭ la milito estis
konsiderindaj. Tamen post la milito tia movado tre
fortiĝis . En ĝi ekzistis relative multaj
liberpensuloj.
En 1923 fondiĝis „Internacia Ligo de
Liberpensuloj“ (ILL), kies antaŭulo (la
„Intemacia Societo Esperantista de
Liberpensuloj“) ĉesis ekzisti en 1914. Pri la celoj
de ILL flugfolio9 informas jene :
„La Internacia Ligo de Liberpensuloj celas :
kunigi ĉiujn izolitulojn kaj societojn, kiuj
forlasis la religiajn dogmojn kaj alprenis
liberpensan pensmanieron.
La oficiala lingvo estas la neŭtrala
7 League of Nations: Esperanto as an International Auxiliary
Language. Report of the General Secretariat of the League of
Nations adopted by the third Assembly, 1922 Paris : Impr. des
Presses universitaires de France, 57 p.
Esperanto als intemationale Hilfssprache. Bericht des
Generalsekretariats des Volkerbundes, angenommen von der
3. Vollversammlung des Volkerbundes. Deusche Ŭbersetzung.
Leipzig : Ferdinand Hirt & Sohn, 1923, 48 p.
N Pri la historio de la laborista Esperanto-movado vd. Kolbe
(1996), Noltenius (1993) kaj Groschopp (1985:75-78).
Multaj pritemaj dokumentoj kaj arkivaĵoj troviĝas en Fritz-
Hiiser-Institut Dortmund :
http://www.dortmund.de/de/leben in dortmund/bildungwissensc
haft/ffite tnnsser instifart/atatt ftri
Krome vidu la materialojn en la Federacia Arkivo de Germanio
(Kolekto Blanke) :
http://blanke-interlinguistik.de/eo/sapmo-kolekto-blanke.html
Ankaŭ vidu la studojn Ml, M17, S9, S60, S74, S84, S85, R56,
R78 ĉe http://blanke-interlinguistik.de/eo/publikaioi.html .
9 Nedatita flugfolio de „Internacia Ligo de Liberpensuloj" (eble
aperis en 1928, Leipzig), en la arkivo de la aŭtoro.
mondhelplingvo Esperanto. Uzante tion, ĝi volas
per eldono de intemacia bberpensa esperanta
gazeto informi kaj raporti pri la tutmonda
liberpensa movado. Plue ĝi volas disvastigi
Esperanton inter liberpensaj rondoj kaj aranĝi
fakkunvenojn dum la diversaj naciaj kaj
internaciaj liberpensulaj kaj esperantaj kongresoj
[...] Per nia Internacio ni kunligos nin pli firme.
Esperanto estas ankaŭ por ni liberpensuloj la
spirita rubando de ĉiuj nacioj.“
De 1923 ĝis 1925 aperis la bulteno „Novaj
Tempoj“, redaktita de la germana laborista
esperantisto Kurt Hubricht (1890-?) el Leipzig.
De 1925-1927 aperis la revuo „Liberpensulo“,
organo de ILL, ankaŭ redaktita de Hubricht. Laŭ
infonnoj, troveblaj en ĉi-tiu revuo, ILL havis
membrojn almenaŭ en jenaj landoj :
Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario,
Ĉehoslovakio, Ĉinio, Lrancio, Germanio,
Hispanio, Hungario, Japanio, Jugoslavio, Litovio,
Nederlando, Pollando, Sovetunio, Svedio, Turkio
kaj Usono.
Hubricht havis bonajn rilatojn al la Germana
Komunista Partio (KPD) kaj atingis, ke la presejo
„UNS-Produktionsgenossenschaft“, proksima al
KPD, presis la revuon. „Liberpensulo“ enhavis
multajn religikritikajn kontribuojn, originalajn kaj
tradukitajn, krome informojn pri la intemacia
movado de liberpensuloj, bibliografiajn indikojn
pri diverslingvaj liberpensulaj revuoj,
konferencraportojn kaj recenzojn pri ateisma
beletro. Jen kelkaj ekzemploj :
1/1925 : Kion vualas la Biblio ?
2/1925 : La bavara konkordato
3/1925 : Pioniroj de libera penso
4/1925 : XIX-a kongreso de Intemacia
Lederacio de Liberpensaj Societoj
5/1925 : La pola konkordato
1/1927 : Virgulina nasko
2/1927 : Religio kaj Ekonomio
La malaktiviĝo de ILL post 1927 kaj la
malapero de „Liberpensulo“ verŝajne okazis pro
tio, ke bone evoluis la gazetaro de la laborista
Esperanto-movado, kie aperis multaj enhave
ATEO 21
Paĝo 9
Novembron
2015
similaj artikoloj kiel en la menciita revuo. Krom
tio fondiĝis proletaraj liberpensulaj organizaĵoj
kun socialdemokrataj respektive komunistaj
tendencoj.
2.2.2 Liberpensula Sekcio en SAT
La plej gravaj aktivaĵoj liberpensulaj en
Esperanto verŝajne realiĝis kadre de „Sennacieca
Asocio Tutmonda“ (SAT), kiu ĝis la komenco de
la 1930aj jaroj estis la plej grava intemacia
organizaĵo de la laborista Esperanto-movado.
Inter la diverstendencaj gmpiĝoj ene de SAT
ankaŭ ekzistis Liberpensula Sekcio, kies strukturo
kaj intemacia disvastiteco tre memorigis pri 1EL.
Pri la celoj de la Sekcio oni legas :
Celo :
1. Helpi per Esperanto al proleta liberpensa
movado.
2. Propagandi Esperanton en liberpensaj
organizoj.
3. Batali kontraŭ religio per Esperanto,
kontraŭstarante peresperantan propagandon de
religioj . 10
La ĉefaj aktivuloj de la Sekcio estis denove
Kurt Hubricht (redaktoro) el Leipzig, krome Kurt
Klaps (sekretario) el Danzig (nuntempe Gdansk).
Hubricht kaj aliaj liberpensuloj aktivis ankaŭ
kiel kursgvidantoj. Ekz. en 1930 la distrikta
organizaĵo de la Proleta Liberpensula Asocio de
Leipzig postulis liston de prelegantoj por proponi
al 50 liberpensulaj grupoj prelegojn pri Esperanto
(Kolbe 1996, II, p. 22).
Dum la SAT-kongresoj kunvenis ankaŭ
liberpensuloj. Kadre de la raporto pri la 9-a SAT-
kongreso (aŭgusto 1929 en Eeipzig), oni legas en
la maldekstre orientita „Leipziger Volkszeitung“ :
“En la faka kunveno de la liberpensaj
esperantistoj ĉeestis 25 kamaradoj el diversaj
landoj. La „Internacio de Liberpensuloj“ estis
reprezentata de sia prezidanto k-do prof.
10 Vd. Jarlibro de SAT 1929/ 1930, Paris-Leipzig-Moskvo :
Sennacieca Asocio Tutmonda p. 32
Hartwigu . De la „Ligo de Socialistaj
Liberpensuloj“ ĉeestis k-do Wiesner kaj aliaj
estraranoj. K-do Burger , Essen, reprezentis la
Proletan Ligon de Liberpensuloj Rheinland-
Westfalen. K-do Rode, Leipzig, reprezentis la
Ligon por Liberpensado kaj Perfajra Sepulto, kaj
la k-doj Desmet kaj Destide la „Ligua materialiste
de Belgique“. La traktadojn gvidis k-do Klaps el
Danzig. K-do Hubricht, Leipzig, raportis pri la
laboroj kaj sukcesoj de la liberpensula sekcio de
SAT. La kunvenantoj atente sekvis la referaĵon de
prof. Hartwig pri „Esperanto kaj liberpensula
movado“ (Laŭ Kolbe 1996,11, p. 48-49).
1929-1932 en „Sennaciulo“ regule aperis
rubriko de la liberpensula sekcio, redaktita de Kurt
Hubricht, tiel por 1930 ekz. en la numeroj 265,
271,276,282,286,297,303,309.
En 1932 SAT skismiĝis pro la fondo de
„Intemacio de Proletaj Esperantistoj“ (IPE) . Tio
ankaŭ malfortigis la liberpensulan sekcion, pri kiu
oni trovas nur mallongan mencion en la Jarlibro de
SAT 1932 (p. 32). Sekretario de la mbriko en
„Sennaciulo“ estis Adolf Waldmami el la
nordgermana Bremen. Kurt Hubricht kaj Kurt
Klaps ne plu estis menciitaj.
Ankaŭ kadre de kelkaj Universalaj Kongresoj
renkontiĝis liberpensuloj, ekz. dum la 17a UK 1925
en Ĝenevo.14
Kunlabore kun SAT, kaj ankaŭ sendepende de
ĝi, dum la 1920aj jaroj aperis tuta vico da ateismaj
publikaĵoj. En 1925 SAT ekzemple eldonis la
ateisman krestomation „Kontraŭ Dio“ (Leipzig :
SAT-Eldona Lako Kooperativa).15
11 Theodor Hartwig (1872-1954), profesoro, estis grava
marksisme orientita filozofo kaj aktivulo en la liberpensula
movado
(https://de.wikipedia.org/wiki/Theodor Hartwig %28Philosop
h%29).
12 http://eo.wikipedia.org/wiki/Josef Burger.
13 Pri IPE vd. Blankel986, Lins 1987.
14 Kp. „Liberpensulo“ 6/1925, p. 29.
15 Vidu la tekstojn ĉe :
http://www.autodidactproiect.org/other/kontraudio/enhavo.htm
I.
paĝo 10
ATEO 21
2015
Novembron
2.2.3 Kontribuoj en Sovetunio
En 1930 komuniste orientitaj laboristaj
esperantistoj, aparte germanaj kaj sovetuniaj, kiuj
antaŭe formis opozicion en SAT, fondis la
Eldonkooperativon por Revolucia Esperanto-
Literaturo“, EKRELO (vd. Blanke 1996,
Haupenthal 2010). La titolojn de EKRELO presis
„Sovetrespublikara Esperantista Unio“, (SEU) en
Moskvo. Pro kialoj de pli facilaj distribu-ebloj la
oficiala sidejo de EKRELO estis Leipzig. La
librojn disvastigis libroservo de Germana
Laborista Esperanto-Asocio sub gvido de WaJter
Kampfrad (1901-1980). La eldonejo publikigis
titolojn pri sovetuniaj temoj, sed ankaŭ pri
interlingvistiko (ekz. de E.K. Drezen) kaj aliaj
temoj. Pri ateismo aperis jenaj titoloj :
B. Kandidov : Eklezio kaj Oktobra Revolucio
(Leipzig 1931)
O. Levada : Sendiuloj ŝtormas Dnepron. Skizoj
pri ateismaj ŝtormbrigadoj (Leipzig 1932)
M. Ŝejnman : Moralo religia kaj moralo proleta
(Leipzig 1931)
M. Ŝejnman : Nuntempa socialdemokratio,
religiokaj ateismo (Leipzig 1932).
SEU, kiu estis tre aktiva dum la 1920aj jaroj ĝis
la periodo de la stalinismaj persekutoj meze de la
1930aj jaroj16 aldone al EKRELO publikigis serion
da broŝuroj sub la titolo „Komunista Biblioteko“,
kie i.a. aperis jenaj titoloj :
Ŝejnman : Milito kaj Religio (Moskvo 1929)
VI. Lenin : Pri Religio (Moskvo 1929)
M. Ŝervud : La vero pri persekutoj kontraŭ
religio en USSR (Moskvo 1930)
Tiuj titoloj aperis kunlabore kun Unio de
[Sovetuniaj] Militantaj Ateistoj, kiu ankaŭ eldonis
aliajn titolojn en Esperanto, inter ili :
L. Lukaĉevski kaj aliaj aŭtoroj : Unio de
Militantaj Ateistoj en USSR kaj ĝia laboro
(Moskvo-Leningrad 1931)
A.T. Lukaĉevski : Marks kaj Engels pri religio
(Moskvo 1933)
Em. Jaroslavskij : Respondoj al ekstersovetiaj
16 Pri la historio de SEU vidu Blanke/Krasnikov 2008, Vlasov
201 1 kaj 2014; pri la persekutoj aparte Lins 1988.
ateistoj (Moskvo 1932).
Ankaŭ eklezi-kritika titolo de Nikolaj Buĥarin
aperis en Esperanto : Financa kapitalo en la Papa
mantelo : pamfleto. Moskvo : 1930, 31 p.
La menciita „Unio de Militantaj Ateistoj“
aperigis en Esperanto resumojn de la ruslingvaj
artikoloj aperintaj en la revuoj „Bezboznik“
(Sendiulo), „Antireligioznik“ (Kontraŭreligiulo) kaj
„Vojnstvujuŝĉij ateizm“ (Militanta ateismo). La
resumaj kajeroj (po 20-30 p.) aperis en du serioj :
La serio „Militanta Ateismo“ (sole en 1931 kune
206 p.) estis destinita por la klerigo de la laboristoj.
La serio „Antireligiulo“ celis doni materialojn por
la aktivuloj en la kontraŭreligia batalo, kiel oni
legas ĉe Dmitrij Vlasov (2014, 25 1-256).
2.3 Post la Dua Mondmilito : ATEO
Post la Dua Mondmilito la esperantlingva
liberpensula movado reaktiviĝis, aparte dum la
1950aj jaroj, denove en SAT. La Liberpensula
Frakcio de SAT eldonis de 1954-1957 la
broŝurserion La Liberpensulo (redaktis Andre Gay,
Herblay). La sekcio tamen ne estis tre aktiva. En
„Sennaciulo“ nur fojfoje aperis pritemaj rubrikoj.
Pli da aktivaĵoj videblis en la franclingva SAT-
organizaĵo „SAT-Amikaro“. Tie Andre Caubel
(1904-1977) estis aparte aktiva. Li i.a. agadis en la
franca liberpensula movado, kiu aperigis la
monatan gazeton ,fa Raison“. Tie li estis
sekretario por eksteraj rilatoj17. Liaj klopodoj aligi
la liberpensulan frakcion al la Tutmonda Unio de
Liberpensuloj ne sukcesis. Dum multaj jaroj la
liberpensula SAT-frakcio estis malaktiva. Pro tio
dum la 72-UK 1987 en Varsovio oni fondis la
„Ateistan Tutmondan Esperanto-Organizon“
(ATEO).
La fondoprezidanto Ralph Dumain (1987-
2002) , kiu ankaŭ redaktis la revuon „Ateismo“
de 1988-1991, informis, ke la celoj de ATEO
estas19 :
17 http://www.esperanto-sat.info/article971.html.
18 Post Ralph Dumain la prezidantoj de ATEO estis Claude
Nounnont (2002-2009), Christian Riviere (2010-2013) kaj
ekde 2014 prezidas Roland Schnell.
19 http://www.autodidactproiect.org/bib/ATEQl.html .
ATEO 21
Paĝo 1 1
Novembron
2015
• Kunligi Esperantistajn ateistojn kaj
liberpensulojn.
• Disvastigi Esperanton inter ateistoj.
• Defendi propran egalrajtecon kaj kontraŭi
trudadon de religio en neŭtralajn Esperanto-
grupojn.
• Instigi ĉe neŭtralaj Esperanto-grupoj, ke oni
egale varbu por Esperanto ĉe nereligiaj grupoj, se
oni varbas ĉe religiaj grupoj.
• Akceli racian pensmanieron en Esperantujo
kaj pri Esperanto mem kaj strebi altigi la
intelektan kaj kulturan nivelon de Esperantujo.
• Libere diskuti kaj analizi ateismajn
movadojn, politikojn, kaj filozofiojn kaj ĉiajn
rilatajn sociajn problemojn.
• Malkateni la mensojn !
La membro de ATEO, Roland Schnell en la
germana revuo „Diesseits“ (Schnell 1989)
raportas jene pri la bazaj ideoj de ATEO :
„En ATEO regas unueco pri tio, ke oni ne
intencas krei novan ideologion, sed alstrebas
kunlaboron kaj pensinterŝanĝon kun aliaj naciaj
kaj internaciaj organizaĵoj de liberpensuloj kaj
ateistoj. Krom tio oni donis al si la taskon,
aktivadi en la Esperanto-movado kontraŭ
malraciismo kaj la pretendo de religiaj gmpoj
posedi la monopolon pri problemoj de etiko kaj
moralo“.
La eldonoj de „Ateismo“ ĝis 2012 troviĝas en
la reto20. Espereble sekvos ankaŭ la aliaj eldonoj.
La titoloj de kelkaj kontribuoj el la unuaj jaroj iom
karakterizu la enhavon de la revueto :
1 (Aŭtuno 1988) : Feliĉa sen Dio.
2 (Januaro 1989) : Dio kaj Ŝtato (Miĥail Bakunin)
3 (Majo 1989) : Nova Societo de Liberpensularo
Fondita en GDR.
4 (Januaro 1990) : Eklezia Imposto.
5 (Majo 1990) : La Papo vizitas Ceĥoslovakion.
6 (Septembrol990) : Polaj esperantistaj ateistoj
kunvenas.
7-9 (Januaro-Septembro 1991) : E1 :
„Kontraŭreligia propagando“ de Lew Trockij
20 Vd. http://www.gazetoteko.com/ateo/index.htnil .
En la lastaj kvin kajeroj oni i.a. trovas jenajn
kontribuojn :
16 (Majo 2013) : Ateistoj tra la mondo suferas
persekuton kaj diskriminacion.
17 (Novembro 2013) : 25 jaroj da laika
konfirmacio en Islando.
18 (Junio 2014) : La „Dek ordonoj“.
19 (Novembro 2014) : Duboj pri la porkido
(diskuto, ĉu estas rasisma la libreto „Kie ni povas
trovi Dion ? demandis eta porkido“).
20 (Majo 2015) : Ĉu religio estas ofendebla ?
3 Rilatoj de internaciaj liberpensulaj
organizaĵoj al Esperanto
Estas rimarkinde, ke neesperantistaj intemaciaj
liberpensulaj movadoj kaj kongresoj prenis
starpunktojn pri Esperanto jam komence de la 20-a
jarcento. Ekzemple la kongresoj de la „Federation
International de Libre Pensee“ 1904 (Rom)21,
1905 (Paris)22 kaj 1906 (Buenos Aires)23 sin
esprimis pozitive pri Esperanto kiel internacia
24
komunikilo, uzebla por la liberpensula movado.
Inter la du mondmilitoj certa kunlaboro ekzistis
inter la esperantistaj liberpensuloj kaj la „Intemacio
25
de Proletaj Eiberpensuloj“ (IPF) . Jam dum la
fonda kongreso de IPF en 1924 oni rezoluciis por
Esperanto (Hubricht 1929:177). Kiel supre
menciite la prezidanto de IPF prof Theodor
Hartwig. grava sciencisto, subtenis la
(esperantistan) „Internacian Ligon de
Liberpensuloj“ (ILL) kaj i.a. partoprenis la 9-an
SAT-Kongreson en Leipzig . Dum ĉi-tiu kongreso
Hubricht estis elektita la kunliganto inter la
21 Federation Intemationale de Libre Pensee, Congres de
Rome, XX septembre 1904, Compte Rendu Officiel, Edition
Gand 1905.
22 Federation Intemationale de Libre Pensee, Congres de Paris,
3 au 7 septembre au palais du Trocadero, Compte Rendu.
Paris 1906.
23 Vd. Hubricht 1929, p. 177.
24 Laŭ retmesaĝo de Dominique Simeone (8.8.2006).
25 Germane : „Internationale Proletarischer Freidenker“ (IPF)
26 Ankaŭ vd. la artikolon de Hubricht : „Prof. Th. Hartwig -
Prezidanto de la “Internacio de Proletaj Liberpensuloj", en :
Liberpensulo 2(1926) nro.3 : p. 15-16.
paĝo 12
ATEO 21
2015
Novembron
27
liberpensula sekcio de SAT kaj IPF.
Pozitive por Esperanto rezoluciis ankaŭ kelkaj
pluaj naciaj asocioj, ekz. la liberpensulaj asocioj de
Aŭstrio kaj Pollando (Hubricht 1929:178). Kelkaj
asocioj okazigis ankaŭ Esperanto-kursojn. La
atentigon „Oni korespondas esperante“ oni trovis
i.a. en la revuoj „Le Materialiste“ (Bruselo),
„Bezboznik“ (Moskvo), „Der proletarische
Freidenker“ (Essen), „Der Gottlose“ (Gotha), „De
Vrijdenker“ (Amsterdam), „Bezvirnik“
(Charkov), „Der Freidenker“ (Wien), „Zycie
Wolne“ (Varsovio). Fojfoje oni trovis en la
menciitaj revuoj esperantlingvajn enhavtabelojn.
Troveblas nur malmultaj informoj pri kunlaboro
inter liberpensulaj asocioj kaj esperantistoj post la
Dua Mondmilto. Certaj rilatoj ekzistis al la
okcidentgermana liberpensula asocio. En ties
organo „Der Freidenker“ (La liberpensulo) dum la
1980aj jaroj fojfoje aperis Esperanto-rubrikoj, ekz.
en n-ro 4/1982.
Dum la lastaj jaroj Esperanto trovis certan novan
intereson en la liberpensula movado de Francio. La
francaj naciaj kongresoj de „Federation Nationale
de la Libre Pensee“ (F.N.L.P.) 2001 (Gisors) kaj
2005 (Metz) rezoluciis por Esperanto .
La internacia kongreso de liberpensuloj dum
julio 2005 en Parizo en rezolucio alvokis konsideri
Esperanton substrekante, ke la lingvaj bariloj
„malhelpas la rektan interŝanĝon de ideoj, spertoj
kaj informoj en la kampo kontraŭ obskurantismo,
misuzo de kredo kaj superstiĉo“.
De certa signifo ankaŭ estas la rilatoj de ATEO
al „Intemational Humanist and Ethical Union“
(IHEU), fondita en 1952. Por IHEU Dominique
Simeone disponigis kelkajn tekstojn en Esperanto
en la retejo de la organizaĵo.30
27 Vd. „Der Gottlose", Berlin Nr. 8-9/1929, p. 2. La monata
revuo „Der Gottlose" (La sendiulo), estis proksima al Verband
fur Freidenkertum und Feuerbestattung“ (Asocio por liberpensa
aferaro kaj fajra sepulto) kaj „Vereinigung oppositioneller
Freidenker e.V.“ (Unuiĝo de opoziciaj liberpensululoj) kun
sidejo en Gotha).
2S Vd. E-Mail von Dominique Simeone (8.8.2006).
29 Vd. Simeone, Dominique (2006a).
30 Vd. www.iheu.org/node/340 . (17.8.2006; en julio 2015 ne
En novaĵletero de IHEU ties funkciulo Babu
Gogineni i.a. skribis :
“Esperantists who have been inspired by
Zamenhofs vision of one language which can
unite all the peoples of the world who are
working towards the establishment of peaceful
world order and universal culture. I believe that if
Humanism needs a language other than reason
and reasonableness, then it would be Esperanto ;
and that if Esperanto needed a philosophy other
than that of Dr. Zamenhof s vision, then it would
be Humanism. May we work together to create an
equitable world order and achieve our common
goals in this fast globalising world“ (Gogineni
2006:24)31.
La (franca) Nacia Federacio de Libera Penso
aliĝis al IHEU, sed en 2005 kreis novan asocion.
Ankaŭ en la retejo de International Association
of Free Thought (IAFT) oni trovas kelkajn
informojn en kaj pri Esperanto :
- Tie estas ligo al kaj informoj pri la esperanta
sekcio de IAFT, la Intemacia Asocio de
Liberpenso
(http://www.internationalfreethought.org/spip.php
?rubriquel 1), kiu fondiĝis la 27-an de novembro
20 1 1 33, krome ligoj al ATEO kaj SAT.
Krome menciindas la rolo de la Esperanto-
Komisiono, gvidata de Dominique Simeone, de
„Federation Nationale de la Eibre Pensee“
(Parizo). En la koncerna retejo ankaŭ troviĝas
kelkaj artikoloj lige al Esperanto kaj ateismo.34
plu trovebla.
Tamen vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Liberpensuloi .
31 „Esperantistoj, kiuj estas inspiritaj de la vizio de Zamenhof
pri unu lingvo, kiu povas unuigi ĉiujn popolojn de la mondo,
laboradas por estigo de paca monda ordo kaj universala
kulturo. Mi kredas, se Humanismo bezonas lingvon alian ol
prudentecon kaj raciecon, tiam tio estus Esperanto ; kaj se
Esperanto bezonus filozofion alian ol la vizion de Dr.
Zamenhof, tiam ĝi estus Humanismo. Lasu nin kune labori por
krei justan mondan ordon kaj por atingi niajn komunajn celojn
en tiu ĉi rapide globaliĝanta mondo“.
32 http://www.intemationalfreethought.org/spip.php?page=rech
erche&recherche=esperanto
33 http://www.intemationalfreethought.org/spip.php7articlel0
34 http://www.fnlp.fr/spip.php7article85
ATEO 21
Paĝo 13
Novembron
2015
Ke ATEO klopodas nodi kontaktojn al
neesperantistaj organizaĵoj kaj aktivuloj videblis
dum ĝia kunsido kadre de la 98-a UK 2013 en
Rejkjaviko, kie pri laikaj konfirmacioj en Islando
prelegis Hope Knŭtsson, la prezidantino de
Sidmennt, la Islanda Etika Humanisma Asocio (kp.
Ateismo n-ro 1 7, p. 3-8).
Finaj rimarkoj
Mi klopodos iom revui la
ateisman / liberpensulan literaturon kaj movadon
lige al Esperanto, ne distingante inter
Jiberpensado’ (liberpensuloj) kaj ,ateismo’
(ateistoj). En la literaturo tiuj du nocioj uziĝas pli-
malpli sinonime, kvankam ,ateismo’ al mi ŝajnas
pli aktiva, pli batalema nocio. Sed eble tio
dependas de la konkretaj personoj kun siaj
edukoj, spertoj, opinioj kaj vidpunktoj, krome la
politikaj cirkonstancoj influas.
Krome laŭ mi estus utile distingi inter liberala
kredo, dogma fundamentismo kaj diversaj
eklezioj kaj sektoj. Ekzistas homoj, kiuj iel sekvas
siajn religiajn kredojn kaj spirite vivas kontente,
sed samtempe ili eble akre kritikas, eĉ abomenas
la eklezion, kiu en la pasinteco kaj la nuntempo
tro ofte misuzis sian potencon, kio rezultigis ĉe
kredantoj fizikajn kaj psikajn vundojn. Sed tio
estas aparta temo, pri kiu ekzistas speciala
literaturo, ekz. de KarJheinz Deschner [1924-
2014], kiu verkis dekvoluman historian analizon
pri la krimoj de la eklezio (vd. Blanke 2015).
Literaturo
Blanke, Detlev (1986) : La Intemacio de Proleta
Esperantistaro (IPE) En : Blanke, Detlev (Red.) :
Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado.
Budapest : Hungara Esperanto-Asocio (2-a
eldono), p. 50-62.
— (1996) : EKRELO. En : Kolbe 1996, parto
II, p. 69-83.
— (2014) : Die Bibel in Plansprachen. En : Ina
Mŭller (Red., 2014) : TransIationswissenschaft
als Interdisziplin : Beitrdge des
Ehrenkolloquiurns zurn 70. Geburtstag von
Heidemarie Salevskv, Berlin : epubli GmbH, p.
95-122.
— (2015) : Krimoj de la eklezio. En : Ateismo.
Bulteno de Ateista Tutmonda Esperanto-
Organizo, No 20 (Majo 2015), p. 10-12.
— Krasnikov, Oleg, 2008) Esperanto-
dvizenie : fragrnenty istorii. (Esperanto-movado :
fragmentoj el la historio). Moskva : Impeto, 2008,
214 p., (kun ilustraĵoj).
Gilkey, William (1980) : La Historio de
Oomoto. En : Oornoto. Julio-decembro, p. 79-87.
Gogineni, Babu (2006) : IHEU’s Statement to
the 2006 April Esperanto Congress. En :
International Hurnanist News, Juni 2006, p. 24.
Groschopp, Horst (1985) : Zwischen Bierabend
und Bildungsverein. Berlin : Dietz, 244 p.
Halve, Jens (1999) : Die Baha’i im Visier der
Ajatollas. En : Progrorn, Nr. 202, Februar-Marz
1999, p. 31-32.
Hernandez Yzal / Mathe, Arpad / Molera, Ana
Maria (2010): Bibliografio de periodaĵoj en aŭ
pri Esperanto. Budapest : Bibliografia Fondaĵo
Luis M. Hemandez Yzal. (14143 bibliografiaj
unuoj), 1 155 p.
Haupenthal, Reinhard (2010) : EKRELO.
Eldonkooperativo por Revolucia Esperanto-
Literaturo. Ein Verlag, seine Bŭcher und ihr
Standort. Eldonejo, ties libroj kaj ilia trov-loko.
Bad Bellingen: Edition Iltis, 39 p.
Hubricht, Kurt (1929) : Esperanto inter la
liberpensularo tutmonda. En : La Nova Epoko
XI/X, Nr. 7(67), p. 177-178.
Kiselman, Christer (2010) : Hilelismo,
homaranismo kaj neŭtrale-homa religio. En :
Detlev Blanke / Ulrich Lins (2010, Red.), La arto
labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin.
Rotterdam : Universala Esperanto-Asocio, p. 401-
414.
Kolbe, Ino (1996): Zur Geschichte des
Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig
paĝo 14
ATEO 21
2015
Novembron
(Westsachsen). Teil I und II. Von den Anfangen
bis zum Verbot 1933. Teil I : Von den Anfdngen
bis zum „Volkerspiegel“ (1924) ; Teil II: 1925
bis zum Verbot (1933). Eine kommentierte
Dokumentation. Herausgegeben, kommentiert
und bearbeitet von Detlev Blanke. Leipzig :
Sachsischer Esperanto-Bund, 64+vvviii+136+
23p.
Lins, LTlrich (1976) : Die Omoto-Bewegung und
der radikale Nationalismus in Japan. Munchen-
Wien : Oldebourg, 300 p. (doktoriga disertacio).
— (1987) : La baraktado de IPE. Ĉapitro el la
historio de la laborista Esperanto-movado. En :
Serta gratulatoria in honorem Juan Regulo. Vol.
II. Esperantismo. La Laguna : Universidad de la
Laguna, p. 353-369.
— (1988): La danĝera lingvo. Studo pri la
persekutoj kontraŭ Esperanto. Gerlingen :
Bleicher, 546 p. (represo 1990, Moskva :
Progreso, kun postvortoj de Sergej Kuznecov kaj
Detlev Blanke).
Matthias, Ulrich (2001) : Esperanto. La nova
Latino de la eklezio. Antverpeno: Llandra
Esperanto-Ligo, 142 p.
Noltenius, Rainer (Red. 1993) : Den Arbeitern
aller Lander eine Sprache ! lllustrierte
Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. AI
la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon I Ilustrita
historio de la Laborista Esperanto-Movado.
Informationen 37/93. Katalog zur Ausstellung des
Lritz-Hŭser-Instituts Dortmund. Dortmund: Lritz-
Hŭser-lnstitut fŭr deutsche und auslandische
Arbeiter-Literatur (Tekstoj en la germana kaj
Esperanto), 113 p.
Raŝiĉ, Nikola (1994) : La rondo familia.
Sociologiaj esploroj en Esperantio . Pisa :
Edistudio, 192 p.
Schnell, Roland (1989) : Internationale
atheistische Organisation im Esperanto-Bereich
gegrŭndet. En : Diesseits, 7(Juni)/1989, p 32-33.
Simeone, Dominique (2006a) : Pour
1’esperanto. En : La Raison. Le Mensuel de la
Libre Pensee. Nr. 508 (fevrier), p. 23.
— (2006b) : Esperanto, a way to Humanism.
En : International Humanist News, Juni 2006, p.
24.
— (2006c) : Radiodisaŭdigo : „Divers aspects
de la pensee contemporaine“. En : France-Culture
(Radio France), 12.03.2006.
Stocker, Frank (1996) : Wer spricht
Esperanto ? Kiu parolas Esperanton ? (Studien
zur Sprachplanung / Lingvoplanaj studoj 01, hrsg.
v. Martin Haase) : Mŭnchen-Newcastle: Lincom
Europa, 150 p.
Vlasov, Dmitrij V. (20 1 1 ) : Esperanto: polveka
cenzury. Moskva: Impeto, 182 p. (Esperanto
duonjarcento sub cenzuro)
— (2014): Istorija primenenija Esperanto v.
Rossii : peĉat’, radioveŝĉanije, perepiska,
samizdat. Moskva : Impeto, 404 p. (Historio de la
apliko de Esperanto en Rusio, gazetaro,
radiodisaŭdigoj, korespondo, „Samizdat“).
Zamenhof, L[udwig] L[azar] (1929) :
Originala Verkaro. Hrsg. von Johannes Dietterle.
Leipzig : Ferdinand Hirt, 604 p.
Detlev Blanke (Germanujo)
Religio kaj socio
Studo de Instituto « Sociovision » (la 10an
de novembro 2014) :
En Francio estas nur 10% de praktikantoj
de ĉiuj religioj inkluzive, (14 % antaŭ 20
jaroj)
80 % konsideras ke la religio devas resti en
la privata kampo.
50 % de la islamanoj preferas la principon
de la religia neŭtraleco.
60 % konsideras akceptebla la elmontron de
la religio sur la lokoj de laboro (vualo, preĝoj,
nutraj malpermesoj . . .)
ATEO 21
Paĝo 15
Novembron
2015
malpli ol 50 % de la francoj sin konsideras
kredantoj.
7 % da kredantoj malpli hodiaŭ ol antaŭ 20
jaroj. 2 % da kredantoj malpli hodiaŭ ol antaŭ
unu jaro, en 2013.
70 % kontraŭ aranĝo de la labortempo pro
religiaj motivoj.
La dispartigo de la islamanoj inter la
politikaj partioj estas identa al tiu de la francoj
ĝenerale.
Dum la plimulto el la francoj deziras ke
laikeco pligraviĝu, la politikistoj, dekstraj kiel
maldekstraj timas plifortigi laikecon.
Komunikis Jean Marin (Francujo)
En katolika periodaĵo mi trovis strangan
ekzemplon de religia propagando (vidu sube),
interalie kontraŭ-ateisma. Fono estas la
demografa situacio en Germanujo. Laŭ tiu ĉi
skizo, „kredantaj“ virinoj naskas la idealan
nombron da infanoj, dum islamaninoj „troigas“
minace. Sed „ne-kredantaj“ virinoj ankaŭ
kontribuas al socia malstabiligo.
IVinfried Schumacher (Germanujo)
La figarbo
Tiu ĉi artikolo eble estas interesa nur por
ekskristanoj kiel mi. Temas pri alineo el
evangelio, kiu, laŭ mia memoro, neniam estis
voĉlegata en iu diservo - kaj en mia junaĝo mi
partoprenis en multegaj diservoj. La kialo
ŝajnas klara : Jesuo tie ĉi ŝajnas neracie reagi
pro kolero.
Mat. 21,18-22 :
18Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li
malsatis. 19Kaj vidante figarbon apud la vojo,
li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom
folioj ; kaj li diris al ĝi : « Ne plu estu frukto
sur vi poreteme. » Kaj tuj la figarbo forvelkis.
20Kaj kiam la disĉiploj vidis, ili miris, dirante :
« Kiel rapide la figarbo forvelkis ! » Kaj
Jesuo responde diris al ili : « Vere mi diras al
vi : Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur
faros la aferon de la figarbo, sed eĉ se vi diros
GLAUBIGE
FRAUEN BEKOMMEN
MEHR KINDER
KREOANTAJ
VIRINOJ NASKAS
PU OA INFANOJ
i,6
ii
GLAUBIGE
NICHT-GIAUBIGE
FRAUEN WEITWEIT
FRAUEN WElTWEIT
KRIOANTAJ
Nl MtOANTAJ
VIAINOJ MONDVASTI
VRINOJ MONOVASTI
li ii
▼
- ▼ -
▼
MUSLIMISCHE
KATH., PROT..BUDD.
ATHEISTISCHE
FRAUEN
FRAUEN
FRAUEN
ISLAMAKAJ
KATOUKAJ/PROTISTANTAJ/BUOHANAJ
J ATIISTAJ
vmiHOJ MONOVASTC
VIRINOJ MONOVASTC
1 VRlNOJ MONOVASTE
paĝo 16
ATEO 21
2015
Novembron
al ĉi tiu monto : Estu formovita kaj ĵetita en la
maron ; tio plenumiĝos. Kaj ĉion, kion vi
petos per preĝado, kredante, vi ricevos. »
(laŭ la Zamenhofa traduko)
Kutime la „mirakloj“ en la evangelioj estas
nomataj „signoj“ - do ili havas signifon. Laŭ
la kunteksto la signifo de tiu ĉi „signo“ estas
klara : Temas pri la fido de la disĉiploj ; Jesuo
admonas ilin, ke per pli granda fido ankaŭ ili
kapablus fari tiajn miraklojn. - Sed duavide
tiun funkcion povas ja plenumi iu ajn miraklo
- kaj ju pli grandioza la miraklo, des pli
impona estus la efiko de „fido“. Fakte la
„moralo“ pri la nesufiĉa fido ofte estas
vortumita en la evangelioj, ankaŭ en kunteksto
kun aliaj mirakloj. Sed ĝuste tiu ĉi miraklo,
velkigado de figarbo, ja ŝajnas iom stranga.
Unue la efiko ne estas tiom grandioza, kaj due
la „signo“ mem karakterizas Jesuon kiel
neracian koleremulon, kontraste al multaj aliaj
epizodoj, en kiuj li aktoras.
La filologoj konsentas, ke esence la
evangelioj ne estas biografioj de Jesuo. La
ĉefa afero estis la mesaĝo („evangelio“
signifas „bona mesaĝo“), kaj la evangelioj
ĉefe havas la funkcion atribui la fru-kristanan
doktrinon al la persono de Jesuo. La bazaj
elementoj de tiu doktrino jam ekzistis antaŭ ol
la evangelioj estis verkitaj. Krome certas, ke
la verkintoj de la evangelioj jam ĉerpis el
skribitaj fontoj : Tre verŝajne jam ekzistis
kolektoj de „eldiroj“ de Jesuo, kiuj tamen
ankoraŭ ne estis ligitaj inter si per biografieca
rakonto. Legante la epizodon pri la figarbo oni
demandas sin, kial entute ĝi estas transprenita
en evangelion : Gia instrua „valoro“ ne ŝajnas
esti tre granda, kaj ĝi skizas la karakteron de
Jesuo ne tre simpatia.
Mi trovis, ke du nekristanaj aŭtoroj atentis
pri la „figarbamiraklo“ kaj venis al similaj
konkludoj.
Unue : Bertrand Russell en sia teksto „Why
I am not a Christian“ („Kial mi ne estas
Kristano“; origine prelego de 1927). Russell
interalie prijuĝas la karakteron de la (historia)
Jesuo. Li konscias, ke la evangelioj ne estas
tre taŭgaj kiel bazo de tia prijuĝo, sed tamen li
uzas la ilin kiel fontojn, ne nur ĉar aliaj fontoj
praktike ne ekzistas, sed ankaŭ ĉar la
evangelioj ja havas specialan aŭtoritaton ĉe
Kristanoj. La „figarban miraklon“ li komentas
jene (mi tradukis el la Germana traduko) :
„Tio estas tre stranga rakonto, ĉar oni ja ne
povis riproĉi al la figarbo, ke ne estas la taŭga
sezono por figoj ! Mi persone ne opinias, ke
Kristo rilate saĝecon aŭ virton estas same
elstara kiel aliaj historiaj personoj. Ĉirilate mi
pli alte taksus Budhon aŭ Sokraton.“
La dua atestanto estas la Israela aŭtoro
Amos Oz en sia romano „(La evangelio de)
Judas“. La ĉefa figuro de tiu romano, Ŝmuel
Aŝ, estas verkisto ne tre sukcesa. Lia centra
temo, pri kiu li estas verkanta disertacion,
estas „Jesuo el juda perspektivo“. Pri Jesuo do
li okupiĝas, ĉefe surbaze de la evangelioj.
Interalie li demandas sin, ĉu Jesuo vere estis
„dia homo“. Ĉefe pro la rakonto pri la figarbo
li venas al la konkludo, ke tia persono nete ne
povas esti nomata „dia“.
Por mi restas la demando, kial la
„evangeliisto“ Mateo entute enmetis tian
epizodon en sian evangelion. La „apokrifaj
evangelioj“ montras, ke ekzistis multe pli da
eldiroj, rakonteroj kaj epizodoj de kaj pri
Jesuo, ol estas rakontataj en la kvar „oficialaj“
evangelioj. Tutcerte la „evangeliisto“ nek
povis nek volis enkadrigi ĉiujn ie ekzistantajn
tekstetojn pri Jesuo en sian verkaĵon. Kial do
tamen aperas tiu stranga mirakleto ? - Mi
risku konjekton : Eble iu velkanta kaj preskaŭ
mortinta figarbo estis videbla ie en Jerusalemo
ATEO 21
Paĝo 17
Novembron
2015
ankoraŭ dum jaroj post la ekzekuto de Jesuo,
kaj eble la kristana prakomunumo de
Jerusalemo obstine interpretis ĝin kiel
postrestaĵon de miraklo de Jesuo kaj do kiel
ateston ne neglektindan de liaj supematuraj
povoj. Kaj por certigi, ke la koncema miraklo
fakte okazis, ĝi devis aperi en evangelio,
kompreneble !
Dr. Winfried Schumacher,
Christinastr. 80, D-50733 Kdln
La eterna reveno
Friedrich Nietzsche, Niĉeo, germane filozofo
(1844 - 1900)
La niĉea filozofio disvolvas tiun ideon de
etema reveno. Kion oni tie komprenu ? Ni
aŭskultu Zaratuŝtra-n : « Mi revenos kun tiu
suno, kun tiu tero, kun tiu aglo, kun tiu
serpento, ne en novan vivon, nek en pli bonan
vivon, nek en similan vivon : mi eteme
revenos por tiu sama kaj identa vivo, kun ĉiuj
ĝiaj grandecoj kaj ĉiuj ĝiaj mizeroj, por
denove instrui la eteman revenon de ĉiuj
aĵoj. » Oni ne miskomprenu : ne temas pri
releviĝo en superan vivon, nek pri reenkamiĝo
en alian teran vivon, nek en ciklan eteman
ripetadon de la samo. Temas por la estulo, kiu
akceptas la vivon en sia impeta fluego, esti
preta revivi sen escepto, ĉiujn spertitajn
travivaĵojn kaj momentojn. Do tute temas ne
pri senmorteco, sed pri la lasta esprimo de la
amo de la vivo tia, kia ĝi estas. Tio postulas
apartan forton de karaktero por kontraŭflue de
la komuna opinio aserti, ke la vivo konsistas
en la povo esti, pensi kaj agi.
(Libera traduko de la paragrafo 248, el
“365 expressions philosophiques expliquees“
365 klarigitaj filozofiaj esprimoj, Michel
Brivot & Nicole Masson, eldonejo Chene .)
Tradukis Bernard Behra
Du reagoj al
la kontribuo de Thomas Heberlin
(en la lasta numero de Ateismo)
La letero de Thomas Heberlin, kiu
demandis (verŝajne sincere) "ĉu fariĝi ateisto
signifas ne plu okupiĝi pri aliaj filozofioj,
ĉesigi pensadon" surprizis min kaj montras, ke
verŝajne ni devas pli klare informi la publikon
pri tio, kio estas ateismo. Estas evidente al ni
mem, ke ni kompreneble ĝuas pensi kaj
scivolas pri la universo, kulturo, historio,
filozofio, ktp... Sed ja inter aliaj homoj estas
ofta (falsa) kliŝo kontraŭ-ateisma, ke ateismo
estas senpensa blinda dogmo, same kiel
religio, aŭ eĉ ke ateismo mem estas simple
alia speco de religio, kredata senpense.
Sed kompreneble MANKO de kredo je dio
baze de la manko de kialoj por kredi je dio
(unu speco de ateismo) ne samas al aktiva
kredo je dio. Kaj eĉ aktiva kredo ke dio NE
ekzistas (pli forta speco de ateismo) baziĝas
sur rezonado kaj rigardo al indikaĵoj pri ties
ekzisto aŭ neekzisto (do same kiel ni kredas
ke la tero rotacias, ni kredas ke objektoj falas
en gravito, ktp : estas klaraj argumentoj kaj
indikaĵoj, kiuj subtenas tian kredon), anstataŭ
sur nura kredo je malnova religia teksto (aŭ
sur socia premo aŭ nura tradicio), sen logika
aŭ scienca indikaĵo pri la afero.
Tamen mi iom kunsentas la malŝaton de
Thomas, ke la bulteno fojfoje havas tre kliŝajn
troigajn karikaturojn kun religiuloj kiel
absurde stereotipaj stultaj frenezaj teroristoj
ktp (tia bildŝerco iom ironie aperas sur la
paĝo 18
ATEO 21
2015
Novembron
paĝo 9 apud lia letero). Tiaj bildŝercoj ekzistas
kontraŭ ĉia ajn homgrupo, svarme en interreto
ekzemple, kaj fojfoje amuzetas homojn, kiuj
ne ŝatas la mokatan celgrupon, sed ili ne multe
servas al utila diskuto. Ili eble pli fennas ol
malfermas mensojn, kaj pli firmigas jamajn
konvinkojn ol pensigas.
Ili ankaŭ povus forpuŝi amikajn religiulojn,
kiuj eventuale legus la bultenon kaj ja
konsentas, ke ĉiu havu rajton vivi sen religio
kaj ties deviga influo (t.e., ke religio estu
persona afero), sed kiuj tamen sentus sin
forpuŝita de ATEO pro tro ofta insulta
malestimo al religiuloj ĝenerale kiel
homgrupo.
(Konsideru la renverson : mi, kaj kredeble
multaj aliaj ateistoj, multe pli emus alianciĝi
kaj amikiĝi kun tiuj religiuloj, kiuj traktas
ateistojn afable malgraŭ malsamaj
mondrigardoj, ol kun tiuj juĝemaj religiuloj,
kiuj konstante atake diras ke ateistoj estas
maletikaj malhonestaj stultaj arogantaj fiuloj
irantaj al infero ktp.)
Sed eble tio dependas de la konkretaj celoj
de ATEO kaj de ĝia bulteno. Ĉu nur intema
cirkulero por ateistoj, aŭ ankaŭ simpatie
interesa kaj infonna por ne-ateistoj ? Ĉu
batalo kontraŭ religio, ĉu batalo por egaleco
kaj justeco por ĉiuj sendepende de religio ?
Russ Williams, Polujo
r ĴMsMtoV/
Legante la kontribuon de Thomas
Heberlein el Germanujo en la lasta numero
de Ateo, mi estis surprizita :
1) de la demando : « Ĉu fariĝi ateisto
signifas ne plu okupiĝi pri aliaj filozofioj ?
Alivorte : ĉesigi pensadon ? »
Laŭ mi, estas la malo. Esti ateisto aŭ
agnostikulo ĉion permesas, ĉu okupiĝi pri
filozofioj aŭ ne ... Eĉ pli, ateismo liberigas
nin de la kutima pretigita pensmaniero kiun
la societo pere de nia edukado, trudas al ni.
Fine ateismo lasas nin pensi kaj decidi per ni
mem. Ni ne plu havas « modelon » por sekvi.
Ni serĉas la plej taŭgan manieron trapasi la
tutan vivon. Simple, fari al la aliaj kion ni
ŝatus ke ili faru al ni. Tio postulas
pripensadon eĉ se la afero ne aspektas tiel.
Ateismo estas deirpunkto al libereco kaj
humana komprenemo. Ne plu kredante je iu
dio, ateisto fidas Homon, do « kredas » je
Homo se mi povas uzi tiun esprimon.
2) de la rimarko pri karikaturoj kiujn la
aŭtoro malŝatas. Kial ne mok(et)i la kredojn
de homoj ? Kial ofendiĝi pri tio ? Kredo
estas nur virtuala koncepto neniam pruvita.
Moko de homoj ne povas esti akceptata sed
kredoj ŝajnas al mi tute alia afero. Mi volonte
konsilus al kredantoj ke ili ne hezitu moki
niajn ne-kredojn. Mi volus vidi tion kaj mi
vetas ke ateistoj ridus, fajfus pri tio anstataŭ
procesi, koleri aŭ malpermesi ! Tamen,
pripensu pri tiuj multaj kredantoj kiam ili
asertas ke mankas « io » al la ne-kredantoj,
subdirante ke tiu « manko de spiritualeco »
malhelpas ilin egali la kredantojn. Kiel
pritaksi tiun antaŭjuĝon ?
Martine Riviere, Francujo
ATEO 21
Paĝo 19
A teismo
organo de ATEO
Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
Vorto de la redaktoro . 2
Ateismo kaj la rajto je libera esprimiĝo (kongresa temo) . 2
Esperanto kaj ateismo . 6
Religio kaj socio . 75
La figarbo . 16
La eterna reveno . 18
Du reagoj al la lastnumera kontribuo de Thomas Heberlin . 18
Bonvolu sendi viajn artikolojn al la redaktoro : ateismo@oranqe.fr
Por informoj : Anna Lowenstein, anna.lowenstein@esperanto.org
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, Britujo
Prezidanto : Roland Schnell, Germanujo
Vicprezidanto : Dominique Simeone, Francujo
Sekretario : Anna Lowenstein, Italujo
Kasisto : Dieter Rooke, Svislando
Redaktoro : Christian Riviere, Francujo
Jarkotizo : 10 € por A-landoj
8 € por B-landoj
Konto ateo-y ĉe UEA